Vivo riske - Kore

Vivo riske - Kore

  • 출시년도: 2013
  • 언어: 에스페란토 말
  • 지속: 4:02

아래는 노래 가사입니다. Vivo riske , 아티스트 - Kore 번역 포함

노래 가사 " Vivo riske "

번역이 포함된 원본 텍스트

Vivo riske

Kore

Pelas aŭton sen hezit'

Hurla bruo dinamit'

Bola fumo eŭforio

Fariĝas via tragedi'

Veturo en ruĝega zon'

Veturo per ŝose-demon'

Panelaj nadloj de motoro

Vin ekscitas ĝis furoro

Nur kaprico, ne pli

Odor' de l' angor'

Vivo-riska sensaci'

Provokas ĝis fatala hor'

Iras vi laŭ la ŝoseo

Sen trafiklumoj, sen paneo

La vojpaga bariero

Ĝin vi evitos, kia leĝero

Nur defio, ne pli

En hor' de l' furor'

Vivo-riska sensaci'

Provokas ĝis fatala hor'

Leĝere vi veturis

Tiel ne eblas plui

Pli kaj pli domaĝon

Provokis vi, nur vi

Danĝere vi veturis

Tiel ne eblas plui

Pli kaj pli domaĝon

Provokis vi, nur vi

Vi iris transen de la limo

Kurbiĝo iris vin viktim'

Kuracoj nadloj de doktor'

Vin iritas, kia doloro

Lantas aŭto sen ekscit'

Korpon kaptis nun rigid'

Nun sen vetoj, sen defi'

Dispeciĝis viv' de vi

Nur frenezo, ne pli

En nokto de l' angor'

Nur frenezo sen raci'

Nun restas nur vanta memor'

Leĝere vi veturis

Tiel ne eblas plui

Pli kaj pli domaĝon

Provokis vi, nur vi

아티스트의 다른 노래:

사이트에 새로운 텍스트와 번역이 추가되었습니다:

200만 개 이상의 가사

다양한 언어로 된 노래

번역

모든 언어로 고품질 번역

빠른 검색

몇 초 만에 원하는 텍스트를 찾으세요