아래는 노래 가사입니다. Longe for , 아티스트 - Persone 번역 포함
번역이 포함된 원본 텍스트
Persone
La suno ĵetas lumon al la urba strat'
Finfine la printempo venis
Mi vidas ĉion nun en tute nova stat'
Kaj ĝojas nun ĉar mi eltenis
La sento kreskas ke mi estas viva hom'
Ĉar eblas vivi pli facile
La tuta mondo estas mia propra dom'
La koro batas maltrankvile
Por vi, sed vi estas longe for
Al vi sopiras mia kor'
La verda parko estas nun la renkontej'
Same mirinde ĉiujare
Dum tia tag' mi pensas ke mi ŝatus plej
Nur trinki vinon apudmare
Mi vere ŝatas la printempon tie ĉi
Sed dum la tagoj mi laboras
Kaj kvankam mi amas la amikojn ĉirkaŭ mi
Okazas foje ke mi ploras
Por vi, ĉar vi estas longe for
Al vi sopiras mia kor'
Tro longe jam atendis mi
Sed tamen mi atendos pli
La suno ĵetas lumon al la urba strat'
Kaj lante la somero venas
Sed kvankam ĉio estas nun en nova stat'
Vi sciu ke mi apartenas
Al vi, sed vi estas longe for
Al vi sopiras mia kor'
다양한 언어로 된 노래
모든 언어로 고품질 번역
몇 초 만에 원하는 텍스트를 찾으세요