Patro nia - Persone

Patro nia - Persone

Альбом
Sen
Год
2013
Язык
`에스페란토 말`
Длительность
154290

아래는 노래 가사입니다. Patro nia , 아티스트 - Persone 번역 포함

노래 가사 " Patro nia "

번역이 포함된 원본 텍스트

Patro nia

Persone

Patro nia en ĉielo

Sur la alta dia tron'

Kiel strange vi distingas

Inter virto kaj malbon'

Mi nur estas simpla homo

Tial mi demandas vin

Kial malpermesi tion

Kio nur gajigas nin?

Laŭ skribaĵoj vi elaŭdas

Preĝon de sincera hom'

Kaj etendas vian manon

Sankta estu via nom'

Sed malsataj kiuj kredis

Je la etendita man'

Preĝis vane dum jarmiloj

Nur por ĉiutaga pan'

De la sangaj batalkampoj

Tra la fumo kaj la fulg'

Vane kriis milionoj

Por kompato kaj indulg'

Pardonindas vi sinjoro

Nur pro unu bona trajt'

Nome via neekzisto

Ĝi ja estas dia rajt'

200만 개 이상의 가사

다양한 언어로 된 노래

번역

모든 언어로 고품질 번역

빠른 검색

몇 초 만에 원하는 텍스트를 찾으세요