아래는 노래 가사입니다. Portanto de la lum' , 아티스트 - Persone 번역 포함
번역이 포함된 원본 텍스트
Persone
Vi amis knabinojn, ne timis pri amor'
La vivon plenĝuis per via tuta kor'
Elektrajn gitarojn kun laŭta rokmuzik'
Vi ŝatis, mi scias, vi estis ja amik'
Kio okazis al la filo de la nord'
Ĉu provas vi eskapi de la Dia pun'
Mi ludas la gitaron kaj mi pensas laŭ malord'
Vi ne nomu min portanto de la lum'
Vi serĉis la veron, vi legis ĉion ajn
Nun trovis vi ion, sed estas ĝi nur ŝajn'
Lumturo sur pinto misgvidis milojn jam
Por karmo plej pura ne decas anagram'
Mi ŝatas ja lumon de l' suno kaj l' anim'
Sed ne la mislumon de via profetin'
Vekiĝu kaj fuĝu de tiu fipreĝej'
Revenu al tio, kion vi ŝatas plej
다양한 언어로 된 노래
모든 언어로 고품질 번역
몇 초 만에 원하는 텍스트를 찾으세요