아래는 노래 가사입니다. Alia Mondo , 아티스트 - Persone 번역 포함
번역이 포함된 원본 텍스트
Persone
Malplenas mia ĉambro, ĉar ne ĉeestas vi
Vi donis novan vivon al la muroj tie ĉi
La ebleco enamiĝi, mi ne pensis tro pri ĝi
Sed post disiĝo mi komprenas: vi mankos tre al mi
Sed mi estas mem kulpanto de ĉi tiu rezultat'
Ĉar kun malfermitaj okuloj mi iris rekte al sakostrat'
Mi tro facile falas en la truon de malĝoj'
Elgrimpas kaj refalas, sed kredas je venonta foj'
Falas ombro de pasinto, mi ne pensas tro pri ĝi
Sed fine restos la konstato: vi mankos tre al mi
Sed mi estas mem kulpanto de ĉi tiu rezultat'
Ĉar kun malfermitaj okuloj mi iris rekte al sakostrat'
Al sakostrat'
--Refreno--
Vi vivas en alia mondo
Neniel rajtas mi akuzi vin
Vi vivas en alia mondo
Sed mi ne povis rifuzi vin
Malplenas mia ĉambro, ĉar ne ĉeestas vi
Vi donis novan vivon al la muroj tie ĉi
Vi prizorgas vian mondon, mian mem prizorgos mi
Sed fine restos la konstato: vi mankos tre al mi
--Refreno--(x2)
Post la diskutoj kaj kleraj konsentoj venas simpla reago
Am' estas prunto, ni ĝuis, sed venas jam la temp' por repago
--Refreno--
다양한 언어로 된 노래
모든 언어로 고품질 번역
몇 초 만에 원하는 텍스트를 찾으세요