아래는 노래 가사입니다. Folioj En La Vent' , 아티스트 - Persone 번역 포함
번역이 포함된 원본 텍스트
Persone
Tro da dezir'
Malsuprenir'
Ŝtoneca kor'
Arĝent' kaj or'
Ho, ne gravas via nom'
Vi estas ordinara hom'
--Refreno--
Folioj en la vent'
Perditaj en la ŝtormo de progres'
Folioj en la vent'
Ni falas en la maron de forges'
Haltiga mur'
Laŭ la plezur'
Acida pluv'
Stranga diluv'
Ho, parolo el arĝent'
Ĝi fluas for en la torent'
--Refreno--
Folioj en la vent'…
Mi ne komprenas kion mi vidas
Okazas ĉi tie tre stranga afer'
Ĉar daŭre la samaj kantaĵoj validas
Kvankam kreskas l' abismo
Inter riĉec' kaj mizer'
--Refreno--
Folioj en la vent'.
다양한 언어로 된 노래
모든 언어로 고품질 번역
몇 초 만에 원하는 텍스트를 찾으세요