아래는 노래 가사입니다. Reĝoj De Cindro , 아티스트 - Persone 번역 포함
번역이 포함된 원본 텍스트
Persone
Marŝas glora armeo
Estas la Eternulo kun vi
Subkalkane frakasiĝas la ostoj
De via malamik'
Ĉar vi amas la landon
Vi ĝin savas per mort' kaj teror'
Forbruligas vilaĝojn kaj urbojn
Sed mi petas vin:
Ho, demetu la glavon soifan
Ĝi jam tiris vin multe tro for
Vi ne servu la reĝojn de cindro
Kaj de plor'
Ĉu vi sentas fieron
Kreinte dezerton sen viv'?
Ĉu vi certas ke la historio
Vere dankos al vi?
Ho, demetu la glavon soifan
Ĝi jam tiris vin multe tro for
Vi ne servu la reĝojn de cindro
Kaj angor'
Via koro krias por sango kaj por venĝ'
Sentoj kaj instinktoj vin pelas al batal'
Kie estas nun viaj pensoj kaj prudent'?
Ĉu ili ne aŭdeblas tra la bruo de la ŝtal'?
Ho, demetu la glavon soifan
Ĝi jam tiris vin multe tro for
Vi ne servu la reĝojn de cindro
Vi ne servu la reĝojn de plor'
다양한 언어로 된 노래
모든 언어로 고품질 번역
몇 초 만에 원하는 텍스트를 찾으세요